Comment 11 for bug 560956

Revision history for this message
Aisano (info-ais-sanmarino) wrote : Re: [Bug 560956] Re: wrong language code: eo.utf8

=== I received this from <email address hidden> ===
=== in Esperanto so I answer in this language. ===
=== If you cannot read Esperanto please delete this message ===
=== The bug presently seems to affect only the Esperanto locale ===

Je 2010-05-03 21:05 Michael Moroni skribis:
> 2010/5/3 Aisano<email address hidden>
>
>
>> ...
> Dankegon Aisano por via atentigo pri la problemo. Mi ne sciis kion fari krom
> raporti la cimon. :S
> Eble estas aliaj lingvoj, kiu ne havas nacisufikson (ekzemple: en_US, it_IT,
> ...). Do, mi sugestas peti pri SRU kaj ŝanĝi la dosiero(j)n tiel: eo_EO,
> xx_XX, ... por ke apt rekonas la dosierojn.
>
Ne dankinde. Antaŭ multaj jaroj mi multe laboris pri Uniksoj, do
kiam mi sukcesis elŝuti la fonto-kodon de libapt, ne estis malfacile
trovi la kaŭzon de la eraro kaj korekti ĝin. Se mi iom fieras, estas
pro la fakto ke mi jam antaŭe ĝuste analizis la kaŭzon,
nome ke iu biblioteko provas trovi substrekon (_) en $LANG.

Mi nun en kelkaj tagoj lernis kiel krei flikaĵon, do mi esperas
lerni ankaŭ peti pri SRU, kun la helpo de Michael Vogt.

Kiel mi jam skribis en Launchpad, laŭ
/usr/share/i18n/SUPPORTED estas nur unu alia lingvo sen
lando: Interlingvao (ia). Eĉ la klingona lingvo havas landon:
Britio (tlh_GB). Sed evidente Michael Vogt ne dubas, ke lingvo
sen lando estas io tute normala.
> Aldone, Ubuntu havas ankaŭ Usonan version de Esperanto (???): eo_US.
> Mi ĉifoje pensas ĉu estas malsamecoj inter Esperanto kaj "Usona
> Esperanto"...
> Eble ĉu estas solvo de nia problemo?
> -- Michael
>
Jes, vi pravas, ekzistas "usona Esperanto", sed ĝi ŝajnas al
mi same stranga kiel "brita klingona lingvo". Mi preferus
havi "veran" solvon. (Eble eo_US ekzistas, ĉar Usono simple
ne estas tia, kiaj la aliaj landoj... oni diras.)

Kiam mi lernos peti pri SRU mi faros, kaj espereble ni ĝin
ricevos. Mi povus sendi al vi riparitan version de
/usr/lib/libapt-pkg-libc6.10-6.so.4.8.0,
sed ĝi estus nur provizora.

Ĉion bonan,
Reinhard (Aisano)