Comment 10 for bug 560956

Revision history for this message
Michael Moroni (airon90) wrote : Re: [Bug 560956] Re: wrong language code: eo.utf8

2010/5/3 Aisano <email address hidden>

> La problemo estas klarigita, kaj ekzistas riparo (flikaĵo), kiu tamen
> aperos eble nur en eldono 10.10 (maverick meerkat). Bonvolu noti:
>
> (1) La mesaĝo ("wrong language code") estas nur averto; la programoj
> synaptic kaj apt-get funkcias malgraŭ tiu ĉi ĝenaĵo.
> (2) Eblas ĉirkaŭiri la problemon kreante novan lokaĵaron
> "/usr/lib/locales/eo_.utf8" kaj rulante synaptic per "LANG=eo_.utf8
> synaptic". Tamen eble multaj konsideras tion ĉi pli ĝena ol la avertojn.
> (3) Michael Vogt, zorganto de "apt", proponis peti SRU-on (ŝanĝon de
> stabila eldono) por Ubuntu 10.04. Eble do estos korektaĵo.
>

Dankegon Aisano por via atentigo pri la problemo. Mi ne sciis kion fari krom
raporti la cimon. :S
Eble estas aliaj lingvoj, kiu ne havas nacisufikson (ekzemple: en_US, it_IT,
...). Do, mi sugestas peti pri SRU kaj ŝanĝi la dosiero(j)n tiel: eo_EO,
xx_XX, ... por ke apt rekonas la dosierojn.

Aldone, Ubuntu havas ankaŭ Usonan version de Esperanto (???): eo_US.
Mi ĉifoje pensas ĉu estas malsamecoj inter Esperanto kaj "Usona
Esperanto"...
Eble ĉu estas solvo de nia problemo?
-- Michael

--
Primus in orbe deos fecit timor.
La unua estis timo, kio kreis diojn en la mondo.
-- Petronio Arbitro, ''Satyricon''